Deutsch ☻ Germana/ Français ☻ Franca/ Esperanto / English ☻ Angla / Italiano ☻ Itala / Espaõnl ☻ Hispana

Allsprachendienst Esperanto GmbH

(Tradukoj el kaj al ĉiuj lingvoj)

Akazienstrasse 6 - Postfach 858 - 8034 Zürich Tel. +41(0)44-251 50 25 - Fax +41(0)44-261 04 79 - retpoŝtadreso:   offerten@allsprachendienst.ch
ek de la 15-a de julio 2008: Archstrasse 2, 8610 Uster

La plej simplan kaj prezfavoran solvon por la superigo de la mondvastaj lingvolimoj ofertus la mondpontlingvo Esperanto. Bonaj solvoj ofte malfacile akceptiĝas! Por ke via internacia korespondaĵo ne devas atendi ĝis la homaro raciiĝis, vi povas ĝis la enkonduko de Esperanto aŭ alia mondlingvo profiti de niaj tradukservoj.

Ni tradukas vian komercan korespond­aĵon, viajn geedziĝdokumentojn, kontraktojn, oficialajn dokumentojn, uzinstrukciojn, reklamtekstojn, prelegojn, memoraĵojn, amleterojn ktp. en bona kvalito kaj je favoraj prezoj el ĉiu kaj en ĉiun deziratan lingvon.

Telefontradukoj/ortografiaj kaj stilaj informoj: Tel. 0900 555 025 (Fr. 2.50/Min.)


Kion ofertas Allsprachendienst?

Faktradukojn en ĉiujn kaj el ĉiuj lingvoj. Niaj gekunlaborantoj tradukas la tekstojn en sia fako al sia denaska lingvo kaj posedas bonegajn konojn de la elirlingvo. Problemkazoj estas diskutataj en la teamo. Ĉiuj tradukoj antaŭ livero estas kontrolitaj je korekteco kaj stila kvalito kaj se necese redaktitaj. Niaj listoprezoj inkluzivas tiujn laborojn, kaj tio ĉe ni estas konsiderata kiel memkompreneblaĵo!

Inter nia kontenta klientaro troviĝas aŭtoritatoj de la svisa federacio, kantonoj kaj komunumoj, firmaoj el ĉiuj branĉoj, varbagentejoj, advokatoj kaj multaj privatuloj.

Kaj: Ĉe ni ĉiuj geklientoj ĝuas preferan traktadon, sendepende ĉu ili venas kun duonpaĝa privatleterokun centpaĝa gvidlibro al ni.


Postulu oferton!

Postulu oferton! Sendu al ni kopion de via teksto fakse je ++41(0)1-261 04 79 aŭ rete je info@esperanto.ch


Aliaj servoj:

Klienta vortaro

Je deziro ni kreas je memkostoj vian firmaspecifan vortaron. Tio garantias, ke certaj ŝlosilesprimoj estas ĉiam idente tradukitaj.

Livero en elektronika formo

Memkompreneble ni liveras la tekstojn krom sur papero ankaŭ en elektronika formo. (Al privataj klientoj retpoŝta livero nur kontraŭ anticipa pago!)

Eksprestradukoj

Kiam urĝas, ni ofertas ekspresservojn por la lingvoj angla, Esperanto, franca, germana kaj hispana (kaj je demando ankaŭ por aliaj lingvoj). Ekster la oficeja horaro vi atingas nin per nia infofono 0900 555 025 (Fr. 2.50/minute), per fakso ++41(0)1-261 04 79 aŭ retpoŝte per info@esperanto.ch. La tarifon vi trovas en nia prezlisto.

Korektado/ perlaboro/ verkado de tekstoj

Ni transprenas la korektadon kaj redaktadon de viaj skribaĵoj kaj konsile subtenas vin ĉe la verkado ĉiaj leteroj kaj tekstoj. Ĉu vi bezoans tekston por parolado? Ĉu vi volas publikigi vian vivhistorion? Ĉu vi bezonas fantomverkiston?

Skriboservoj

Je bezono ni tajpas kaj formulas viajn leterojn, prelegojn, seminarlaborojn, doktortezojn komputile en ĉiu-ajn dezirata lingvo.

Interpretistaj servoj

Ni peras al vi interpretistojn por iu ajn lingvo-kombino ie ajn en la mondo.

Legaligoj

Memkompreneble ni havigas al vi ankaŭ la eventuale necesajn notariajn kaj ŝtatkancelariajn legaligojn de viaj tradukitaj dokumentoj por oficiala uzado.

Juraj konsiloj

Ĉe internaciaj juraj problemoj rilate geedziĝon, morton, translokiĝoneksedziĝon ni povas konsili vin per nia infofonnumero 0900 555 025(CHF 2.50/ minute) pri la necesaj formalaĵoj kaj helpi al vi per la perado de certaj dokumentoj, kiujn ni memkompreneble en kazo de bezono ankaŭ leĝe certigite tradukas.

Telefonübersetzungen/Rechtschreibeauskünfte

Möchten Sie schnell ein Wort oder einen Satz wissen? Haben Sie einen fremdsprachigen Brief, dessen Inhalt Sie nicht verstehen? Benötigen Sie eine deutsche Rechtschreibeauskunft oder haben Sie ein Stilproblem? Wir stehen Ihnen auf unserer Telefonnummer 0900 555 025 für CHF 2.50/Min. zur Verfügung. (Deutsch, Englisch, Esperanto, Französisch, Italienisch, Spanisch).

Publikaĵoj

Ni havas bonajn kontaktojn kun grafikistoj kaj presejoj kaj povas je deziro ankaŭ okupiĝi pri la prezentado kaj publikigo de viaj dokumentoj.

Via propra libro

Ni transprenas la produktadon de via propra libro de la stila redaktado, tra la korektado kaj la grafika formado ĝis la presado.

Deutsch ☻ Germana/ Français ☻ Franca/ Esperanto / English ☻ Angla / Italiano ☻ Itala / Espaõnl ☻ Hispana

Ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo KOMENTOJ

Al la hejmpaĝo de Esperanto-Societo Zuriko